Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Daŭre rakontos la Historio de Hindujo pri la okazintaĵoj en aprilo 1930. Anglaj ĵumalistoj, alte sur tegmento starantaj, rigardis en la stratoj la senfinajn procesiojn, haltigitajn de polico kaj rifuzantajn cedi: dekmilojn da viroj kaj virinoj amase eksidantajn surtere kaj barantajn la trafikon, ĝis oni fine lasis ilin ekmarŝi antaŭen.

La 16. Aprilo, apud Patna, procesio de l’ volontuloj pasigas la tutan tagon kaj nokton sur strato sen manĝo kaj trinko. La polico fortranĉas eblecojn de komunikado.

Matene la sieĝo daŭras. Alvenas kavalerio kun ambulanco. Nova minacordono. Neniu moviĝas. Lasta minacordono. Ĉiuj kuŝiĝas sur la strato. Ataku: Ekkuras la kavalerio, sed haltas la ĉevaloj antaŭ la kuŝantoj en impresa rango.

En Peŝavar du taĉmentoj de soldatoj eĉ rifuzis pafi kaj iris al milita juĝejo. La 23. Aprilo 1930. motorvagono transportadis arestitojn. Krevis pneumatiko rada. La kaptitoj honorparole daŭrigis la vojon piede. Ĝis la pordo de l’ malliberejo ilin ovacias la popolo.

Kiam l’amaso revenas urben, ĝi renkontas tankojn. Unu bruliĝas. Akcidente, diras hindoj. Venĝe, diras angloj. Ĉiuokaze pafas angla kompanio fronte sur amason. Falas unu rango kun infanoj kaj virinoj. Tiam antaŭpaŝas dua rango, malkovras la brustojn kaj sin proponas al buĉo. Ripetiĝas la soeno je mirego de l’ anglaj gazetoj en Lahore.

Por algvidi la homojn ĝis tia heroeco, necesas en ili veki la saman oferpovon kiel por milito, sed ja sen la brutala kaj mortiga kontraŭparto. Male. Ne-