Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cesas esti preta je morto sed samtempe kapabla ne mortigi, nek vundi, nek insulti.

Tia heroismo akordiĝas kun la civila moralo, ĉar la militvirtoj aldoniĝas al la pacvirtoj, sed ne kontraŭas ilin.

Antaŭe certigi, ke tion ne kapablus popolo, tio signifas juĝi nacion pli brutala ol brava. Tion ne pruvis militoj laŭ atesto de la plej fervoraj patriotoj.

Ĉiuokaze la okazintaĵoj en Hindujo montris la tiean popolon pli brava ol brutala. Ankaŭ la virinoj partoprenis la movadon kaj la paca batalo en 1930 sukcesis ja multe pli bone ol tiu en 1920, malpli vasta kaj malpli daŭra.

Nur pripensu, kiom da milionoj da mortintoĵ necesus por devigi per milito Britujon, ke ĝi subskribu batalhalton kun tiaj kondiĉoj, kiom cedis Lord Irwin al Gandhi en Marto 1931.

Sendube suferis sesdek mil Hindoj en malliberejo kaj miloj da viroj kaj virinoj estis vunditaj de batoj. Sed relative malmultaj mortoj okazis. Ne cedus la angloj pri la salimposto, se ne estus laca la polico bati per ferumitaj stangoj senarmajn popolamasojn de la Nordo ĝis la Sudo. Kaj same laca estas la angla popolo mem, kiam ĝi aŭdas pri tiaj aferoj.

Sed kiel respektis la pacan disciplinon la hindaj amasoj dum jarlonga hatalado? Sian promeson plenumis la volontuloj de satiagraha. Ili ja subskribe deklaris, ke ili ne redonos la batojn. Plej ofte respektis ankaŭ la popolamaso ilian alvokon al ne-perforto. Sed la publiko ja nenion subskribis.

En iuj aŭ aliaj lokoj, indignantaj ĉeestantoj ekĵetis ŝtonojn kaj polioo pafis.

En Bombaj la popolo krie hontigis tiujn, kiuj