Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

levis ŝtonojn. Okazis ankaŭ iuj atencoj de la junula terorista partio kontraŭa al Gandhi,[1] sed la proporcio estas malgrandega kompare kun Eŭropo. Entute regis tra la tuta lando rimarkinda disciplino.

Ankaŭ terurajn buĉadojn oni antaŭdiris inter hinduanoj kaj musulmanoj. En 1930 ili preskaŭ ĉie kunmarŝis harmonie. La sola iom grava interbatiĝo okazis post la batalhalto, kiam la registaro ekzekutis politikan atencinton.

»Tamen estas ludo per fajro tiu tuta afero!« ekkrias tiuj Okcidentanoj, kiuj ne timas mem amasigi maŝinpafilojn en la proprajn armilejojn. Ili forgesas tion, ke ne Gandhi eltrovis la hindan sopiron al liberiĝo.

La ribelo estis neevitebla kaj preta iaforme eksplodi post la granda seniluziiĝo de 1919. Ĝis tiam oni konis nur la kruelan militribelon de 1857 kaj poste la teroristan metodon por hinda revolucio. En siaj palacoj, anglaj oficistoj devis timi atencojn en ĉiuj koridoroj.

Kiam okazis la buĉego en Amritsar kontraŭ senarma kunveno, venĝa ondego povus dronigi en sango kelkmilojn da angloj, disperditaj en marego de tricent milionoj da ofenditoj. Ilin protektis la ne-perforto.

Patrujama Hindujo venigis Gandhi, laborintan dum dudek jaroj en Sudafriko por helpi siajn samlandanojn tie persekutitajn pro la kolorbaro.

La hinda publiko ja legis pri liaj provoj en laborstrikoj per absoluta neperforto tie. Lian senmakulan humanecon oni konis. Tiojn li ne volis rezigni.

  1. Gandhi nomis la Chittagong-atakon kontraŭ policejo «perforto tiom riproĉinda, kiom tiu de la registaro« (Young India. 24. Aprilo 1931.)