Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sian helpon li konsentis nur se ,pni samtempe akceptas lian metodon. Pliposte dum pluraj jaroj li retiriĝis for, kiam la Kongreso preferis alian vojon.

Gandhi ne eltrovis la hindan vekiĝon, sed li kreis ĝian formon en 1920 kaj ĝian forton en 1930. Lia plej granda merito laŭ Tagore estas, ke li sukcesis liberigi sian popolon de timo.[1]

Ne ian ajn Hindujon li deziras, sed puran, sentiman, senkriman kaj senmensogan Hindujon. Sciante, ke daŭras la rimedoj kaj forkuras la celoj, li volas, ke la rimedoj fariĝu lernejo por la popolo kaj ke ties animo estu formata per kutimoj helpontaj la homojn al kunvivo, ne al sindetrao.

Ankoraŭ longe la homaj aroj devos batali por justeco kaj libereco. Ne mankos okazoj de konfliktoj. Se l’ abomeno pri la milito kaj la ekzemplo de Hindujo iom post iom gvidus ilin al malsama kutimo kaj al alia metodo ol milito, ĉu ili ne estus lernintaj unu el la plej grandaj instruoj de historio kaj prahistorio? Ĝi estus trovaĵo ne malpli grava ol la lerno pri fajro.[2]

Ĉiuj ni kredas je la graveco de niaj celoj. Tamen ili ŝanĝiĝas de centjaro al centjaro. Sed la militrimedo estas miljara multoble. ŝanĝi la procedon signifus egan renverson.

Nia inteligento ĵus eltrovis novan teknikon por mortigi tutajn loĝantarojn amase per unu frapo. Estus ja normale, se ĝi sufiĉe frue malkovrus, kiel eviti nun tiun finon de la homa gento. Unu geniulo

provas gasojn, alia ne-perforton. Ĉiu laŭ sia prefero.

  1. Vd. E. Privat: Aux Indes Avec Gandhi. Paris, Attinger, 1933.
  2. Krom alia batalmetodo, gravas ankaŭ apelacioj al interŝtata tribunalo. Pri tio pli poste en ĉapitro XV.