Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XIII.
NEPERFORTO EN POLUJO
Historia antaŭajo en 1861 — Buĉado en Varsovio

— Nacia funebro — Embaraso de Gorĉakoj — Disciplino de popolamaso — Ne-perjorto — Malakcepto de armiloj — Alvoko de Adam Cartoriski — Poeto Krasinski — Impreso eksterlande — Kanoniko Deguerry en Parizo — Rusaj cedoj — Aleksandro Il-a pri kamparanoj — Novaj buĉadoj — Perforta ribelo

en 1863 — Revenĝoj — Protesto vatikana.


Al Hindujo apertenas tio, ke ĝi eltrovis organizon kaj praktikadon de nacia batalo sen armiloj sur tre vasta kampo. Sed, antaŭ ĝi, jam aliaj popoloj provis iafoje. Hungaroj uzis bojkotadon de ŝtataj monopoloj kontraŭ la aŭstria regado post 1848.

Polujo mem konis de ne-perforto la ekzemplon kaj la poeton unufoje en sia historio. Ĝi okazis en 1861 en la tempo plej kruela de rusa premado sub reĝimo cara.

Dum tiu vintro, la varsovia loĝantaro festis la datrevonon de la revolucio de 1831 kaj kutimis kanti la nacian himnon Boze cos Polske (Dio savu Polujon) grandamase sur la stratoj.

Tio tre malkvietigis la tiaman rusan guberni-