Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estron princon Gorĉakof, kiu antaŭsentis eksplodon. Li petis el Petersburgo instrukciojn kaj soldatojn. La 25 Februaro, la kozakoj alrajdis kaj disrompis per sabrobatoj grandan procesion de Poloj. Du tagojn poste, la popolamaso sekvis la ĉerkon de mortinto. Infanterio pafas. Mil buŝoj respondas per kantado de la himno.

La viktimojn akompanis la duan fojon pli ol cent mil personoj al tombejo. Tra tuta lando proklamiĝis tiam nacia funebro: virinoj vestiĝis nur nigre, teatroj fermiĝis, danooj malpermesiĝis per la nura potenco de l’ popola sento.

Tiama korespondanto de la granda londona gazeto The Times citis sekretan cirkuleron, rondirantan de loko al loko:

»En ĉiuj partoj de la eks-Polujo regu funebro; virinoj povos meti blankan veston je sia edziniĝtago. Ni elportu fiere nian centjaran malfeliĉon kaj niajn vundojn. Ni provu per konkordo, ke ni estas la nacio de l’ ofero. La dornkrono, jen nia emblemo . . . ĝi signifas paciencon en doloro, oferon, liberiĝon kaj pardonon. Ni invitas ĉiun polon el kiu ajn religio disvastigi tiun parolon ĝis plej malproksimaj regionoj.«

La 8 Aprilo 1861, en Varsovio, la popolamaso preterpasis la palacon de l’ imperia guberniestro revenante el tombejo. Ĝi kantis la himnon:


«Redonu al ni la patrujon,
»Ho Sinjoro, redonu al ni liberecon.«


Denove pafis la soldatoj. Falis kvindek homoj. Daŭris la kantado. La oficiro avertis kaj ordonis dis-