Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iron. Neniu moviĝis. Male. La popolo surgenuiĝis, eĉ interplektis la manojn por sin kuraĝigi reciproke.

Pafis la soldatoj duan fojon. Falis la unuaj rangoj. Plilaŭtiĝis la kanto. ŝanceliĝis la soldatoj. Tiam la oficiroj haltigis la pafadon. Estis venko de la ne-perforto.

Tra tuta Eŭropo tiuj varsoviaĵoj kaŭzis grandegan impreson. La mirindan kvietecon de ia popolo ankaŭ fremdaj realistoj rekonis kaj admiris.

Oni rakontis ĉie pri virino mortvundita sub kozaka ĉevalo. ŝi jetis sian infanon al la soldato kriante: »Ci volas mortigi polojn. Jen unu.« Oni parolis pri policano, kies sabro falis teren. Junulo tuj kaptis ĝin, sed virino ĝin prenis de li kaj redonis al la policano dirante al la studento: »Vi forgesas, ke ne tiaj estas niaj nunaj armiloj«.

Tian sintenadon rekomendis al poloj konata poeto kaj respektataj ĉefoj. Al princo Gorĉakof eĉ Andreo Zamojski donis sian honorpromeson, ke nenia perforto okazos flanke de la loĝantaro, se li permesos la procesiojn.

Kiel Prezidanto de la Kultura Societo, Zamojski konsentis prizorgi plenan ordon kun helpo de senarmaj junuloj. Sian promeson li plenumis. Kolere la guberniestro diris jam al li: »Car mi havas soldatojn, necesos ja ke ni batalu!«

— Ne, respondis Zamojski, ni ne hatalos, ĉar ni estas senarmaj. Vi povos nur buĉi nin.

— Ĉu vi do volas armilojn? Mi donos ilin al vi, — respondis la generalo. Li ja estis la heroa defendinto de Sebastopol kaj ne komprenis tian militmetodon.