— Ni ne bezonas armilojn! nia rajto kaj morala forto sufiĉas al ni.
— Do kion fari? demandis la guberniestro finfine.
— Foriri. La saman respondon spontane kriis la popolamaso, kiam la generalo provis konvinki la publikon kaj rondrajdis de grupo al grupo kun sia stabo dirante ĉie: »Iru hejmen! Nu! Iru hejmen! Ĉiu restu hejme.«
— Ni ja estas hejme, oni kriis. Nur vi ne estas. Reiru mem hejmen, en Rusujon!
El Parizo la maljuna ekzilito Adam Ĉartoriski same kuraĝigis tiun tendencon de ne-perforto ĉe siaj samlandanoj. Estante naŭdekdu-jara, li volis ankoraŭ foje tion esprimi al siaj kunrifuĝintoj, kiuj respektis liajn blankajn harojn. La 3. Majo 1861, ĉe la jarkunveno de la Pola Historia Societo en Parizo, li diris:
»Ne malsupreniru, ho mia nacio, de tiu alteco, sur kiu la popoloj kaj la potenculoj estas devigataj Vin respekti . . . Eĉ meze de Viaj kruelaj suferoj kaj de la malespero, eĉ sub indigno pri perfido kaj perforto, forpuŝu la tentojn de kolero, ne malaltiĝu al bataloj nedignaj . . . . Memoru, ke necesas pli granda heroeco por iri al morto malkovrante sian bruston ol por defendi sian vivon per glavo.«
La saman tendencon jam en 1845 prikantis la poeto Sigismond Krasinski en siaj «Psalmoj de l’estonteco«, kies versojn oni ripetis de buŝo al buŝo dum la postaj jaroj:
»Ho Dio! Ne la esperon ni petas, ĉar kiel pluvo da floroj ĝi ja falas al ni. Ankaŭ ne la morton de l’ malamikoj: ĉar sur morgaŭaj nuboj ĝi estas enskrib-