Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ita. Eĉ ne armilojn, ĉar vi metis ilin en animojn niajn. Tion ni preĝas: ke Vi metu en niajn korojn intencon puran . . . Ĉu do necesas esti mortigisto kun mortigistoj, krimulo kun krimiuloj? Ĉu necesas mensogi, buĉi, blasfemi? Al ni la mondo vokas: »Je tiu kosto la povon kaj la liberecon. Alie nenion!«

Ne, animo mia, ne per tiaj armiloj. Nur la pezo de l’ ofero povos siavioe dispremegi la sorton pezantan sur ni . . .

Ho, mia patrujo! Estu prefere pacienco, instruanta kiel oni rekonstruas domon, ŝtonon per ŝtono. Estu nefleksebla volo kaj humiliga preĝo, preparantaj estontan venkon. Estu trankvilo dum ventego. Estu harmonio super malamaj blekoj. Estu eterna belo, meze de malbelaĵoj.

Estu por malkuraĝuloj kaj malsinceruloj la silento malaproba. Estu por malfortuloj la forto al kuraĝo! Estu espero por malesperantoj!

En via batalo kontraŭ la infero de tiu-ĉi mondo, staranta kontraŭ vi, estu tiu forto de kvieto kaj amo, kontraŭ tiuj eĉ tuta infero ĉiam staros senpova«.[1]

La gazetinformoj pri tia buĉado en Varsovio kaŭzis eksterlande tian abomenon, ke la imperia registaro juĝis necesa ian publikan anoncon per siaj diplomatoj pri reformprojekto de pollanda regado. Tion oni rigardis kiel venkon de la senarma heroeco de la poloj kaj, en Parizo, la fama predikanto, kanoniko Deguerry, ekkriis el la katedro de la Madeleine:

»Jen martiroj, jen ankaŭ venkintoj, ĉar martiro

  1. ↑ Se pola poeto mem esperantigus tiujn versojn el originalo, tiam ili brilus multoble pli brile ol tra malriĉa prozo de fremdulo.