signifas venkinton. Ho, noblaj viktimoj, kies morton ni honorigas, ja fluis sango, ja falis homoj, sed vi venkis . . . Vi devigis la kontraŭulon rigardi vin kun ia kliniĝo al via rolo. Li ekkomprenis, ke li devas cedi, ke necesas ia interkonsento kun vi, kaj tiel vi estas venkintoj.
Nu, se vi estus provintaj armeon kontraŭ armeo, fervoron kontraŭ fervoro, glavon kontraŭ glavo, pafmaterialon kontraŭ pafmaterialo, materian potencon kontraŭ materia potenco kaj estus malsukcesintaj pro la nombro, ĉu vi estus gajnintaj saman venkon kiel nun?«
Cetere tiu venko de la poloj ne daŭris pli longe ol ilia momenta ne-perforto. Eĉ nova lernejaro kaj rajto je urbaj estraroj ne povis ilin kontentigi. Siaflanke Aleksandro II-a celis ilin dividi per apartigo inter vilaĝanoj kaj posedantoj. Tiu kalkulo ne estis tute fremda al lia dekreto pri forigo de servuteco.
Novaj buĉoj okazis kaj la gvidon ekprenis la ruĝa partio. Ĝi tiam organizis la ribelon de 1863. eĉ pli kruele subpremotan ol tiu de 1831.[1]
Kontraŭ la sanga revenĝo de l’ Caro publike protestis papo Pio IX kaj eĉ montris la pordon al rusa ambasadoro dum vizito, poste fama ĉe Vatikano.
Nenio certigas, ke Hindujo ne spertos revenon al uzo de perforto kiel en 1856. Nova moro ne en unu fojo povas anstataŭi kelkmiljaran kutimon. Sed unu sperto sekvigas aliajn. Ĝi lasas profundajn postsignojn. Ĝi estas poste imitata, ripetata, novigata.
El tio konsistas ja vivo kaj kresko.
- ↑ Pri tio pli detale en E. Privat: »L’ Europe et la Pologne au XIXeme siècle«. Paris Fischbacher 1918, ĉapitroj XXI ĝis XXIV.