Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XIV.
MESIANISMOJ


Agado sen armiloj — Anglaj »suffragettes« — Laborista

striko kontraŭ von Kapp — Civila helpservo de Pierre Ceresole — Helpo al fremdaj nacioj — Polaj elmigrintoj en 1848 — llia mesianismo — Naciaj taskoj aŭ »misioj« — Eksterlanda malfido pri tiuj

»misioj« — Krucaj militoj kaj koloniaj entreprenoj.


Al libera lando ne prezentiĝas samaj okazoj kiel al mallibera nacio por ekprovi reziston aŭ batalon sen armiloj. Sur la kampo socia, plej konata provo estas la striko. Sur la kampo de politiko proviĝis diversfoje la rifuzado pagi la impostojn. Tion amase faris anglaj virinoj, kiam ili batalis por la voĉdonrajto antaŭ la mondmilito de 1914 . En malliberejoj ili provis ankaŭ la rifuzon manĝi kaj la minacon morti pro malsato.

Pluraj anglinoj oferis sian vivon dum la batalo de la »suffragettes«. Eĉ unu sin ĵetis sub ĉevalon, por devigi la reĝon legi petskribon. Post la mondmilito, kiam generalo von Kapp provis nuligi la Respublikon en Germanujo, la Berlina laboristaro sukcesis haltigi komplete la ekonomian vivon de la ĉefurbo per ĝenerala striko. Senpotenca kun armea forto, li devis rezigni.