Sed tie temas ja pri bataloj hejmaj. Sur la kampo internacia ne ekzistas, krom milito, multaj provoj menciindaj. Gandhi zorgas pri l’ animo de sia popolo. Lia metodo havigis al Hindujo patriotismon ja heroan, sed ne militkoloran. Ĉu aliloke troviĝas io simila?
Jes, sed nur malgrandskale. Viro kiel Pierre Ceresole ekzemple preferas la Svislandon de la Ruĝa Kruco al la Svisujo de la dungsoldatoj ĉe la fremdaj reĝoj en antaŭaj centjaroj. Inter la du tradicioj, unu militista kaj unu samaritana, li elektis la duan por eduki sian generacion.
La Ĝeneva Ruĝa Kruco aplikis kompaton en la tempoj de milito. Kion organizis li, tio funkcias en la tempoj de paco. Per ĝi li kutimigis junularon defendi sian landon alimaniere ol per milito.
Se katastrofo aŭ subakviĝo ruinigis en iu lando vilaĝon, tiam en ĝoja kolegaro tien veturas la volontuloj de la Helpservo kaj alportas al suferanta loĝantaro la necesan kunlaboron de siaj brakoj.
En 1928 ili rebonigis al la vilaĝanoj de la ŝtateto Lichtenstein la kampojn kovritajn de ŝtonoj per elbordiĝo de l’ Rejno. En 1930 ili purigis la regionon de Lagarde en Suda Francujo post la terura subakviĝo. Serioza kaj efika estis tiu laborego de centoj da junuloj el deko da diversaj landoj. Inĝenieroj ĝin kontrolis kaj publike laŭdis. Jarojn poste, loĝantaroj danke festis la datrevenon de tiu senpaga frata manhelpo. Eĉ monumentoj ĝin memorigas.
Sekve ne la sian, sed aliajn landojn ili defendis en okazo de malfeliĉo. Tamen ankaŭ la sian ili servis tiel, ĉar ili kaŭzis al ĝi multajn amikojn.
Iuj el ili, ne ĉiuj, estis rifuzantoj de militservo.