En la tridek-tria jaro de l’feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo.
En la monato Meĥir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Ĥongu, kiu dum tri jaroj kaj naŭ monatoj vojaĝis en la lando Buĥten, resanigis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buĥten.
En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t. e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmerer-amen-Ramzes.
Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, ĉar la pli aĝaj filoj de l’faraono, naskitaj de la reĝidino de Ĥiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l’ tempo de sia plenaĝeco ne povis paŝi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki ; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj.
Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l’ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis :
— Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus’on de l’faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi — piramidon, apud kiu la tombo de Ĥeops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo…
Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon.