Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al la doktoro ŝajnis, ke ĉe tiu bruo de la nego li vidas etajn, rozajn fingretojn, kiu tamburetas sur la vitroj. Li rememoris la filon, ridetis kaj forlasis la kabineton.

En granda ĉambro, ĉe lumo de pale - blua lampo dormis Kaziĉjo, zorgata de infanistino.

— Kaziĉjo tiel atendis la paĉjon, tiel atendis… li tute ne volis senvestiĝi, kaj ankoraŭ postulis, ke mi lin veku, se li endormiĝus — flustris la infanistino ridetante — li volis diri al la paĉjo „bonan nokton“, kaj montri la novan arlekenon, kiun hodiaŭ donacis al li la avinjo. Kaj li diris ankoraŭ, ke se la paĉjo deziros, li donacos al la paĉjo la arlekenon, ĉar ĝi estas la plej bela ludilo, kiun Kaziĉjo iam ricevis. Por li ĉiu nova ludilo estas la plej bela.

Post tiu ĉi raporto la infanistino eliris, kaj la doktoro fikse rigardis la dormantan filon.

— Kiel infanoj ŝanĝigas — pensis la doktoro— Kiam ĉi tiu etulo venis en la mondon, li estis tiel malbela, ke mi dubis, ĉu mi povos lin iam ekami. Poste li iom beliĝis kaj komencis min interesi—kaj hodiaŭ li estas belega, kiel kerubo, mia plej kara trezoro. Ne mirinde —li havas la malhelajn okulojn de la patrino kaj ŝian rideton.

En la kapon de la doktoro venis la penso, ke tiu ĉi infano estas la sola kreitaĵo, kiu lin amas sen ombro de egoismo. Kiel li ĉiam adiaŭas la forirantan paĉjon! Kiel li petas sin sidigadi apud fenestro por vidi pli baldaŭ la revenantan paĉjon! Kiel li te-