Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rure sopiris, kiam la paĉjo devis foje forveturi por kelkaj tagoj!

— Neniam mi pensus, ke infano povas doni tiom da feliĉo — ekflustris la doktoro, profunde kortuŝita.

Subite lia rigardo falis sur bildon, kiu pendis super la liteto de Kaziĉjo. Ĝi estis donaco de la avino: belega angla kuprogravuraĵo, prezentanta Kriston. La Savinto sidis sur roko, surkreskita de floroj, post Li de malproksime tiris sin monta ĉeno kaj vojo, kies komencon kovris la vesto de la Savinto. La vizaĝo de Kristo estis eksterordinare belega, ĝi havis esprimon malgajan kaj ordonan, kiu tre bone harmoniis kun surskribo, metita sub la bildo per la mano de la avino: „Amu viajn malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj vin malamas kaj persekutas…”

— Mirindaj vortoj — parolis al si mem la doktoro. Ilin povis diri nur tiu Saĝulo, kies okuloj vidas ian alian mondon, ne la nian. Ĉar kian sorton havus en tiu ĉi mondo homo, pri kiu oni ekscius, ke li „amas siajn malamikojn”? Antaŭ la sekvanta tago restus al li unu sola ĉemizo, kaj en la daŭro de semajno oni elverŝus el li la tutan sangon.

— Ne, fileto — li ekflustris, kliniĝante super la lito, — ne amu viajn malamikojn kaj ne bonfaru al tiuj, kiuj vin malamas. Alie ekmankos al vi koro kaj fortoj por tiuj, kiuj vin amas.

— Ne faru tion, fileto, ne, ne!

En la sama momento elektra sonorilo en la