Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭĉambro eksonis tiel neordinare. ke la doktoro, mirigita, revenis en la kabineton.

— Jam estas preskaŭ la deka… kio povus al iu okazi? — li diris al si mem.

III.

En la kabineton eniris maljuna homo kun longaj haroj kaj senorda barbo. Li estis vestita per eluzita mantelo, multloke blankigita de neĝeroj.

Ekvidinte lin, la doktoro ekpaŝis malantaŭen kaj demandis per tono, en kiu estis sentebla kolero kaj miro:

— Kio venigis vin al mi… je tiu ĉi horo? — Krupo… — ekflustris la maljunulo — mia nepeto havas krupon… li sufokiĝas…

La doktoro ekmovis la ŝultrojn. La maljunulo vidante ĉi tion, malespere kunplektis la manojn kaj komencis paroli per raŭka voĉo:

— Sinjoro! estu kompatema! Vere, mi rabis de vi la havaĵon… Se vi volas, mi tion konfesos antaŭ juĝisto… Sed kian profiton mi havas de tio? — Mizeron… Mia filino, vidvino, vivtenas sin per kudrado, kaj havas nek sanon, nek laboron. Mi estas por vi krimulo, sed… kion kulpis la infano!? Ĝi havas nur ses jarojn… Kaj ĉu ĝi devas suferi tiel terure tial, ke la avo estas krimulo? Batu min, metu min en malliberejon, sed kompatu la senkulpulojn! Kristo ja eĉ sur la kruco pardonis al siaj ekzekutintoj…

— Aŭskultu min — diris la doktoro. - - Kiel