Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuracisto mi rajtas al neniu rifuzi helpon, sed kiel homo…

Li kaptis la spiron kaj parolis plu:

— Ĉu vi povas ĉi-momente enkudriligi fadenon. — Vi ja vidas, kiel mi tremas… —respondis la maljunulo, rigardante en liajn okulojn kun timego de batota hundo.

— Komprenu min, sinjoro — kontinuigis la kuracisto. — Al ĉiu alia infano mi farus operacion, krom al mia propra kaj al via. Ĉe la via ami ne estus certa pri mia mano, ĉar ŝajnas al mi, ke anstataŭ unu ĉerko, la ĉerko de mia patro, inter mi kaj vi troviĝus ankaŭ la dua — de via nepo… ĉu vi tion komprenas?

— Mi komprenas, ke Dio min malbenis!

— Serĉu do alian kuraciston… La honorarion… mi povas pagi…

— Ne estas jam tempo — parolis la maljunulo, kunmetante Ia manojn. — Ni logas proksime, en apuda domo. Mi ne povas jam iri pluen. Ĉe tiom da kuracistoj mi estis vane…

— Iru ankoraŭ al unu — respondis malvarme la doktoro.

La maljunulo, kvazaŭ freneza, komencis skui la manojn en la aero kaj bati la kapon.

— Mi iros — li diris — mi iros al mia agonianta nepo kaj preĝos, ke por pekoj de maljunuloj oni ne punu infanojn… Dio, kompatu… Dio… Dio.. kompatu! — li ekkriis.