Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA VEŜTO.

Estas homoj, kiuj havas emon al kolektado de kuriozaĵoj pli aŭ malpli multekostaj, depende de materiala stato de la persono. Mi ankaŭ posedas kolekteton, sed negrandan, kiel ordinare en la komenco.

Estas tie mia dramo, kiun mi skribis ankoraŭ en gimnazio, dum lecionoj de la latina lingvo… estas kelkaj sekigitaj floroj, kiujn mi devos anstataŭigi per novaj, estas…

Ŝajnas, ke jam estas nenio plu, krom unu tre malnova kaj eluzita veŝto.

Jen ĝi estas. La antaŭa parto estas senkoloriĝinta, la malantaŭa — trafrotita. Multe da makuloj, mankas butonoj, ĉe la rando jen trueto, certe elbruligita per cigaredo. Sed plej interesaj estas la kuntiriloj. Tiu, sur kiu troviĝas la buko, estas mallongigita kaj alkudrita al la veŝto tute ne tajlore, kaj la alia estas trapikita preskaŭ tutlonge de la bukodentoj.

Rigardante ĝin oni tuj divenas, ke la posedinto