Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Hodiaŭ, rigardante la malnovan veŝton, mi vidas, ke pri ĝiaj kuntiriloj okupis sin du personoj. La sinjoro ĉiutage antaŭenŝovadis la bukon, por trankviligi la edzinon, kaj la sinjorino ĉiutage mallongigadis la zoneton — por kuraĝigi la edzon.

— Ĉu ili iam kuniĝos ree por konfesi al si reciproke la tutan sekreton pri la veŝto? — mi pensis, rigardante la ĉielon.

La ĉielo jam estis preskaŭ nevidebla super la tero. Faladis nur neĝo tiel densa kaj malvarma, ke eĉ en tomboj frostiĝis homaj cindroj.

Tamen kiu povas diri, ke post tiuj nuboj ne estas suno?