Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
La paĝo ne bezonas esti provlegata

NOVA LERNOLIBRO PRILABORITA LAŬ ORIGINALA SISTEMO

Esperanto p®r Esperanto Leono Vienano Lernolibro de la lingvo Esperanto laŭ senpera (rekta) metodo.

Kurt metoda enkonduko. La sistemon de tiu Ĉi libro formas kvar jenaj postuloj pedagogiaj: 1) eblo de instruado laŭ senpera metodo (t. e ne uzante tradukan lingvon) konformigita al plenkreskuioj sen iuj ajn iloj aŭ specialaj ilustrajoj helpe de ordinaraj objektoj, kiuj trovĝas en ĉiu preskaŭ ĉainbro, tono, simplaj movoj kaj gestoj. 2) por eviti la enuigan sistemon de apartaj frazoj ne interligitaj per iu komuna senco, trovigas eĉ en la komencaj lecionoj facilegaj rakontoj, kies primitiva stilo respondas precize la gramatikajn kaj vortajn sciojn de la lernanto en koncerna leciono. 3) en ĉiu rakonto troviĝas nur tiaj formoj gramatikaj, kiajn la lernanto jam ekkonis en la antaŭaj lecionoj. 4) la gramatiko estas klarigata laŭ indukta me. todo, t. e. el specialaj ĉapitroj gramatikaj la lernanto mem konkludas koncernajn regulojn. Kiel oni povas facile konkludi el la kvar supre menciitaj punktoj de la sistemo, ne intencis la aŭtoro sole pligrandigi la nombron da tiomaj lernolibroj li prilaboris originalan sistemon por instruado de la lingvo al plenkreskuloj laŭ senpera metodo.