Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA VIZIO
I.

Dum vintra vespero, ĉirkaŭ la naŭa horo, doktoro Ĉerski, klinita super tablo, sidas en sia kabineto. Ĝi estas alta, dufenestra ĉambro. Laŭlonge de unu muro staras triobla biblioteka ŝranko, ĉe la alia — ŝranko kun ĥirurgiaj iloj. Ĉe unu fenestro vidiĝas kverka skribtablo, turnita per sia maldekstra flanko al la lumo, ĉe la alia — apogilo, kaj sur la apogilo — multekosta anatomia atlaso. En la mezo de la kabineto, sub pendanta lampo, troviĝas tablo, ĉe kiu laboras la doktoro. La ceteron de la ĉambro okupas pezaj brakseĝoj kaj seĝoj, tegitaj per ledo.

La doktoro estas ĥirurgo. Morgaŭ li devas operacii gravan tuberon sur la kolo, do hodiaŭ, por ekzerco, li kopias el la atlaso tiun danĝeran por kuracistoj kaj malsanuloj korpoparton kun ĝia komplikita reto de vejnoj kaj nervoj.

La doktoro estas mezkreska kaj karakteriziĝas per malvarma trankvilo. Liaj konatoj diras pri li, ke