Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tia konduto de plej proksimaj, iam afablaj personoj, enskribis sin per sangaj literoj en la animo de la kuracisto kaj influis lian pluan vivon. Malafabluloj diradis, ke doktoro Ĉerski estis eminenta ĥirurgo tial, ke li forstrekis el sia vortaro la vorton „kompato”, kion li mem parte konfirmadis, dirante multfoje:

— Se mi volus kortuŝiĝi pro ĉiu larmo, kiun mi vidas, mi ne povus esti ne nur ĥirurgo, sed eĉ fratino-flegistino.

Malgraŭ tio li estis homo honesta, kaj ne sole kuracadis senpage malriĉulojn, sed plie — lia domo estis fama, kiel hejmo, kie trovis helpon tre multaj personoj, familioj kaj institucioj. La kaŭzo de tio ĉi estis lia edzino.

Kiam kelkaj el pli intimaj konatoj demandis lin, kiel oni povas ligi lian grandan oferemon kun la malafablaj aforismoj, li respondis:

— Filantropio estas la fako de mia edzino. La virino amuzu sin, se tio estas por ŝi agrabla.

— Ne kalumniu vin mem, doktoro!

— Mi tute ne kalumnias min. En la bonfarado de mia edzino mi ludas nenian rolon. Mi nur penas ne agadi malbone: mi ne ŝtelas, ne mortigas, ne veturas per vagonaroj sen biletoj… Tiajn plaĉojn mi havas.

La doktoro plene harmoniis kun sia kabineto, kiu aspektis preskaŭ malserene, kvazaŭ ĉiu el la esplorataj pacientoj lasus tie parton de sia malĝojo kaj maltrankvilo.