Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II.

En tiu momento ekkraketis la pordo kaj sur la tapiŝo aŭdiĝis bruo de silka vesto.

— Ĉu tio estas vi, Zonjo? — demandis la doktoro, levante la kapon de super la desegnaĵo.

— Mi jam veturos al la patrino — diris la sinjorino per mallaŭtigita voĉo — kaj kun ŝi mi veturos al gesinjoroj Viktoroj. Ĉu mi malhelpis al vi? Pardonu!

Ŝi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj kovris la vizaĝon per kisoj. En sia hela vesto ŝi aspektis apud li kiel floro, premanta sin al statuo.

Ŝi estis virino alta, eleganta, kun dikaj sed belaj trajtoj, kiujn lumigadis esprimo de dolĉeco. La edzo, kiun ŝi adoris, fileto, por kiu ŝi estis preta ĉiumomente fordoni la vivon, diversaj suferantoj kaj senhavigitoj — jen estis la regno, kie ŝi agadis.

— Do kiam vi venos por min kunpreni? — ŝi diris — kaj eble vi tute ne venos, ĉar mi vidas, ke vi estas tre okupita? Gesinjorojn Viktorojn vizitos hodiaŭ kelkaj personoj speciale por koniĝi kun vi.

— Ĉu ili pensas, ke kiam mi koniĝos kun ili, mi farados al ili operaciojn pli bone kaj malpli kare?

— Ne parolu tiel, ĉar tio estas malbela, Karlo! Kaj eble vi preferus, ke mi restu hejme, ĝis vi estos libera.

— Iru, mia infano, kaj amuziĝu bone. Se nenio okazos, mi venos vin kunpreni ĉirkaŭ la dekdua.