Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bone; do kisu Kaziĉjon, ĉar li volas diri al la paĉjo „bonan nokton”.

— Je tiu ĉi horo la knabo ankoraŭ ne dormas? — ekmiris la doktoro — mi tuj iros al li.

La edzino denove kisis lin, dirante:

— Ĝis baldaŭa revido. Mi konfidas vin ambaŭ al Dio.

— Bona protekto ĝi estas — ekmurmuris la doktoro.

La edzino kovris al li la buŝon per la mano.

— Se vi min almenaŭ iomete amas, neniam diru ion similan, Karlo! — ŝi diris timigite. Kelkfoje vi parolas, kvazaŭ vi ne kredus…

— Kaj tamen estus ja tute facile forigi ĉian nekredon el la mondo. Unu signo, unu malgranda pruvo de ekzisto… Kian malutilon ĝi farus al Dio?

— Ho, ne parolu tiel — denove interrompis al li la edzino kun kreskanta timo. — La signoj de Dio estas teruraj, kaj oni ne devas ilin provoki.

— Iru, mia kara — interrompis la doktoro — iru kaj amuziĝu bone post nia monaĥeja enuado.

Li kisis ŝin, akompanis al la pordo kaj poste revenis al sia tablo. Ree li klinis la kapon super la desegnaĵo, sed tuj li levis ĝin, atentigita de ia brueto.

Ĝi estis seka neĝo, kiu faladis ekstere kaj frapis la fenestrojn. Iafoje povus ŝajni, ke petolemaj infanoj ŝutas sablon sur la vitrojn, jen — ke iu mallaŭte frapetas sur la fenestrojn, kvazaŭ li volus elvoki la doktoron, aŭ anonci, ke li mem venos al li.