Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kolekti. Ĉe l' bordo la paŝtistoj iom maldensigis la berojn, sed pli profunde en la arbaro la beroj estis pli multaj, kaj ili okupis tiel grandajn tersupraĵojn, kiel la bienkorto.

Penetrinte en tiujn regionojn, mi kolektis tiom da beroj, ke mi plenigis per ili la tutan ĉapon kaj la tutan naztukon, sed mem mi manĝis malmulte, ĉar mi rapidis. Malgraŭ tio forpasis unu horo, aŭ eĉ pli, antaŭ ol, ŝargite per la akiraĵo, mi ekiris hejmen. Mi ne iris rekte, sed mi iom plilongigis mian vojon, ĉar logis min la promenado en arbaro.

Kiam vi iras en densaĵon, la arboj videble cedas al vi, kvazaŭ farante lokon. Sed ekprovu, irante antaŭen, returni la kapon. Ili donas al si reciproke la branĉojn, kiel manojn, trunko proksimigas al trunko; poste ili eĉ komencas kuntuŝigi, kaj vi eĉ ne rimarkas, kiam elkreskis malantaŭ vi diverskolora muro, profunda, nepenetrebla...

Nenio estas pli facila, ol devojigi tiam. Kien ajn vi moviĝas, ĉie estas egale, ĉie la arboj disŝoviĝas antaŭ vi, kaj ili kuniĝas malantaŭ vi. Vi komencas kuri, ili ankaŭ kuras, ĉiam malantaŭ vin, nur por bari al vi la reiron. Vi haltas—ili haltas ankaŭ, kaj, lacigite, ili malvarmigas sin kvazaŭ per ventumiloj. Vi movas la kapon dekstren kaj maldekstren,