Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉio malkaŝiĝis... La patreto perdis sian oficon ĉe la sinjorino.

La beroj elŝutiĝis el mia ĉapo kaj tuko. Mi kaptis la fratinon je la mano.

— Zonjo, kion vi diras?... Kio okazis al vi?...

— Jes. La patro jam ne havas sian oficon. Lonjo sekrete rakontis al la guvernistino pri tiu vespo, kaj la guvernistino al la sinjorino..;

Kiam la patro venis en la palacon, la sinjorino ordonis, ke li senprokraste forveturigu Vin al Siedlce. Sed la patro respondis, ke — ĉiuj ni forveturos kune...

Ŝi komencis plori terure.

En tiu ĉi momento mi ekvidis la patron en ia korto. Mi ekkuris al li renkonte kaj senspire mi falis ĉe liaj piedoj.

— Mia kor-amata patreto, kion mi faris!— mi murmuretis, ĉirkaŭprenante liajn genuojn.

La patro levis min, balancis la kapon kaj rediris mallonge:

— Malsaĝa vi estas, iru hejmen!

Kaj poste li diris, kvazaŭ al si mem:

— Tie ĉi estas alia majstro, kiu nin forpelas; ĉar li pensas, ke la maljuna plenrajtigito ne permesus al li malgajni en hazardludo la havaĵon de l’ orfino. Kaj li estas prava!

Mi divenis, ke li parolas pri la fianĉo de nia sinjorino. Fariĝis pli malpeze ĉe mia koro.