Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dignon, kaj post kelke da tagoj mia patro antaŭeniĝis, fariĝante el bienestro — plenrajtigito, kaj li ricevis anstataŭ diplomo, grandegan porkidon, post kies vendo oni aĉetis al mi la unuajn botojn.

La patro, mi kaj mia fratino Zonjo (ĉar patrinon mi jam ne havis), ni loĝis en masonita oficejo, kelkdek paŝojn for de l’ palaco. La palacon okupis la sinjorino grafino kun la filineto Lonjo, mia samaĝulino, kun ŝia guvernistino, kun la maljuna mastrino Salomeo, kaj kun granda nornbro da ĉambristinoj kaj servantaj fraŭlinoj. Tiuj junulinoj kudris dum tutaj tagoj, pro kio mi konkludis, ke la grandsinjorinoj ekzistas tial, por ĉifonigi la vestaĵojn, kaj la junulinoj — por ilin ripari. Pri aliaj destinoj de grand-sinjorinoj kaj malriĉaj knabinoj mi sciis nenion, kaj tio estis, laŭ opinio de mia patro, mia sola bona eco.

La sinjorino grafino estis juna vidvino, kiun la edzo sufiĉe frue nekonsoleble malĝojigis. Kiom mi scias el la tradicio, la formortinton neniu titolis grafo, nek li nomis iun plenrajtigito. Anstataŭe, la najbaroj, kun stranga en nia lando unuanimeco, nomis lin frenezetulo. Sendube li estis homo neordinara. Li mortlacigis selĉevalojn, hufpremis dum ĉasado semaĵojn de vilaĝanoj, kaj kun la najbaroj li