Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia patro estis homo nelacigeble laborema, senmakule honesta, kaj eĉ tre malsevera. El vilaĝanoj kaj servistoj li tuŝis neniun per fingro, nur li kriegis terure. Sed se li estis iom severa por mi, tio ne okazis sen pravaj motivoj. Nia orgenisto, al kiu mi foje enŝutis en la tabakujon iometon da veratro, sekve de kio, dum la tuta sankta meso li ternis, anstataŭ kanti, kaj senĉese eraris en la ludado, — diris ofte, ke, se li havus tian filon kiel mi, li pafus en lian kapon.

La sinjorinon grafinon la patro nomis anĝelo de boneco. Efektive: en ŝia bieno ne ekzistis homoj malsataj, nek ĉifonvestitaj, nek suferantaj maljuston. Ĉiu, al kiu oni faris malbonon, iris plendi al ŝi; kiu estis malsana, prenis kuracilon el la palaco; al kiu naskiĝis infano, petis la sinjorinon, ke ŝi estu baptanino. Mia fratino lernis kune kun la grafidino, kaj mi mem, kvankam mi evitis aristokratiajn rilatojn, havis tamen okazon konvinkiĝi pri la eksterordinara mildeco de la grafino.

Mia patro posedis kelkajn ekzemplerojn da armiloj, el kiuj ĉiu estis destinita por alia celo. La grandega dutuba pafilo devis servi por mortigado de lupoj, kiuj sufokadis la bovidojn de nia bienheredantino; la fajroŝtona pistolo devis esti uzata por defendo de ĉiu alia