Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kunkuris hontoj, algalopis sur ĉevalo mia patro; poste, en ĉeesto de ĉiuj ĉi bravaj kaj honestaj personoj, ia nemoveblaĵo „forbrulis — ĝis termezo" — kiel diris la sinjoro brandfaristo.

Dum tiu tempo okazis kun mi nepriskribeblaj aferoj. Unue mi ekkuris en la loĝejon kaj pendigis sur ĝustan lokon—la orelon de la disŝirita ŝlosilo. Poste — mi forkuris en la parkon kun la intenco droniĝi en la lageto. Sekundon poste—mi principe ŝanĝis la projekton, kaj intencis mensogi kiel bienskribisto kaj malkonfesi la ŝlosilon, la pafon kaj la staleton. Sed kiam oni min kaptis—tuj mi konfesis ĉion.

Oni kondukis min en la palacon. Sur la teraso mi ekvidis mian patron, la sinjorinon grafinon en la treniĝanta robo, la grafidinon, vestitan sufiĉe mallonge kaj mian fratinon, ambaŭ plorantajn. Poste—la ŝlosistinon Salomeon, la ĉambriston, la lakeon, la bufedan bubon, la kuiriston, la kuiristhelpanton, kaj tutan svarmon da ĉambristinoj, servantaj fraŭlinoj kaj vilaĝaj knabinoj. Kiam mi turnis la okulojn en la kontraŭan flankon, mi ekvidis malantaŭ la konstruaĵoj—la verdajn suprojn de tilioj, kaj iom pli malproksime, la flavbrunan kolonon da fumo, kiu, kvazaŭ intence, leviĝis super la postbrulejo.