Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu ĉi momento mi rememoris la vortojn de l' orgenisto, kiu parolis pri la nepreco pafi en mian kapon, kaj mi konkludis, ke se iam ajn, supozeble hodiaŭ trafos min la perforta morto. Mi forbruligis la stalon, detruis la grenejan ŝlosilon; la fratino ploras, la tuta servistaro staras plennombre antaŭ la palaco, kion do signifas tio?.. Mi rigardis nur: ĉu la kuiristo havas sian pafilon, ĉar unu el liaj devoj estis pafi la leporojn, kiel ankaŭ morte malsanajn dombestojn.

Oni kondukis min al sinjorino grafino mem. Ŝi ekrigardis min per siaj malgajaj okuloj, kaj mi, kunmetinte la manojn sur la dorso (kiel mi kutimis fari senkonscie en la ĉeesto de mia patro), mi suprenlevis la kapon, ĉar la sinjorino estis altekreska.

Tiamaniere dum kelke da momentoj ni rigardis atente unu la alian. La servistaro silentis, kaj en la aero estis sentebla la brulodoro.

— Sajnas al mi, sinjoro Leśniewski, ke tiu ĉi knabo havas vivecan temperamenton?—diris per melodia Voĉo la sinjorino grafino al mia patro.

— Fripono!.. brulfaristo!.. difektis mian grenejŝlosilon! —rediris la patro, kaj poste rapide li aldonis: