Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi montris la langon al la kuiristo, ĉar li pensis, ke li min same mortpafos, kiel la maljunan palflavan ĉevalon...

La sinjorino grafino fariĝis ankoraŭ pli malgaja. Ŝi forŝovis la harojn el mia frunto, ekrigardis profunde en la okulojn kaj diris al la patro:

— Kiu scias, sinjoro Leśniewski, kia homo ankoraŭ estos el tiu ĉi infano?..

— Pendigila kandidato!—respondis mallonge la ĉagrenita patro.

— Tion oni ne scias — refutis la sinjorino, glatigante al mi la hirtigitajn harojn. — Oni devus lin sendi en lernejon, ĉar tie ĉi li tute sovaĝiĝos.

Kaj poste, forirante en la salonon, ŝi diris duonlaŭte:

— Estas materialo por homo, sinjoro Leśniewski!.. Oni devas lin nur instrui.

— Fariĝos laŭ volo de la sinjorino grafino!— respondis la patro, frapante per pugno mian nukon.

El la teraso foriris ĉiuj, sed mi restis, senmova kiel ŝtono, rigardanta senĉese la pordon, en kiu malaperis nia biensinjorino. Nur nun mi ekpensis kun bedaŭro; kial mi ne falis al ŝiaj piedoj? Kaj mi eksentis ian premadon en la brusto. Se ŝi ordonus, volonte mi kuŝiĝus