-15-
fino. Poste la patro lokis min en pensiono kun helplecionoj, gepatra zorgado, kaj kun ĉiuj oportunaĵoj por 200 polaj florenoj [1] kaj kvin buŝeloj da alpago per naturaĵoj ĉiujare— kaj—li aĉetis al mi lernejan uniformon.
La nova vestaĵo tiel min okupis, ke ne povante sufiĉe ĝoji pro ĝi dum la tago, mi leviĝis tute mallaute dum la nokto, vestis min en mallumo en la surtuton kun ruĝa kolumo, metis sur la kapon la ĉapeton kun ruĝa randostrio kaj intencis sidi tiel dum kelkaj minutoj. Sed ĉar la nokto estis pluvema, kaj de lapordo estis ioma trablovo, kaj mi ekster la uniforma surtuto kaj la ĉapo estis en negliĝo, do mi iom ekdormetis kaj dormis en la uniformo ĝis la mateno.
Tia maniero de noktpasigo tre gajigis miajn kolegojn, sed en la mastro de nia pensiono ĝi vekis la suspekton, ke li havas en la domo eksterordinaran petolulon. Li kuris rapide en la gastejon, kie ekloĝis mia patro, kaj li diris al li, ke por ĉiuj trezoroj en mondo li ne volas min havi en pensiono, esceptinte — se la patro aldonos al li ankoraŭ kvin buŝelojn da terpomoj jare. Post longa marĉandado ili interkonsentiĝis pri tri buŝeloj, sed mia patro adiaŭis min tiel demonstracie sentige, ke mi
nek bedaŭris, kiam li forveturis, nek sopiris
- ↑ 30 Sm.