Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-16-

al hejmo, kie similaj ovacioj povus al mi okazi pli ofte.

La tempo de mia edukado en la unua klaso ne prezentas pli eminentajn momentojn. Hodiaŭ rigardante tiun epokon el historia distanco, necesa, kiel oni scias, por formado de objektiva opinio, mi konfesas, ke ĝenerale mia vivo aliiĝis malmulte. En la lernejo mi sidis iom pli longe en fermita ĉambro, hejme — iom pli mi kuris en malfermita spaco. Demetinte la civilajn vestojn, mi surhavis uniformon, kaj la personoj, laborantaj je harmonia disvolvo de miaj fizikaj kaj spiritaj kapabloj, aplikis anstataŭ skurĝo — vergon.

Jen la tuta diferenco.

La lernejo kiel oni scias, dank’ al sia kolektiva karaktero, preparas la knabojn por vivo en la socio kaj donas al ili la scipovojn, kiujn ili ne akirus, edukiĝante aparte. Pri tiu-ĉi vero mi konvinkiĝis post unusemajna restado en la lernejo, kie mi lernis la arton de fromaĝ-premado [1], kiu postulas la kunagadon de almenaŭ tri personoj, kaj sekve ne povas ekzisti ekstere de la socio.

Nur nun mi malkovris en mi la efektivan talenton, kies eco gardis min antaŭ teoriaj enprofundiĝoj, kaj puŝis en la direkto de kolektiva

agado. Mi apartenis al unuarangaj —pil-

  1. Kunpuŝiĝado de lernantoj.