Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-17-

kobastonistoj, mi estis armeestro dum bataloj, mi organizis eksterklasajn ekskursojn, nomatajn vagadoj, mi gvidis en la klaso la ĝeneralan piedfrapadon aŭ blekadon, kiun ni, por ekripozo, aranĝis iafoje sesdekope. Kontraŭe, troviĝinte sola, ĉe gramatikaj reguloj, esceptoj, deklinacioj kaj konjugacioj, formantaj, kiel oni scias, la fundamenton de filozofia pensado, mi baldaŭ sentis en la animo ian malplenon, el kies profundaĵo eliĝadis—la dormemo.

Se, malgraŭ mia talento al nelernado, mi recitis tamen la lecionojn sufiĉe flue, tio okazis nur dank' al mia bonega vidsento, kiu permesis al mi, legi el libro en distanco de du aŭ tri benkoj. Iafoje okazis, ke mi recitis ion tute alian, ol la taskon, sed tiam mi aplikadis la modelan en tiuj okazoj senkulpiĝon. Mi diris, ke mi malĝuste aŭdis la demandon, aŭ, ke mi konfuziĝis.

Ĝenerale mi estis lernanto—de estonteco, ne nur tial, ke mi malkontentigis maljunajn rutinulojn, kaj posedis simpatiojn de junuloj, sed tial, ke la bonajn notojn el diversaj instruobjektoj, kaj kun ili la esperon de promocio mi vidis nur en revoj, flugantaj malproksimen, for de la estanteco.

Miaj interrilatoj kun instruistoj estis diversaj,

La profesoro de latina lingvo donis al mi

2