Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-18-

sufiĉe bonajn sciogradojn por tio, ke mi diligente lernis la gimnastikon, pri kiu ankaŭ li instruis. La pastro-prefekto [1] tute ne donis al mi gradojn, ĉar mi faris al li embarasajn demandojn, pri kiuj lia sola respondo ĉiam estis „Leśniewski, iru genui!“ La instruisto de desegnado kaj kaligrafio protektis min kiel desegnisto, sed mallaŭdis kiel kaligrafiisto; sed ĉar en lia menso la skribo-arto estis la plej grava lerneja objekto, do, voĉdonante kun si mem, li superpezigis la flankon de belskribado kaj donis al mi unuojn, iafoje duojn [2].


La aritmetikon mi komprenis tute bone, ĉar tiu-ĉi instruado estis bazita sur observa metodo, tio estas sur „manbatoj“ pro neatentado. La instruisto de lingvo pola antaŭdiris al mi brilantan karieron, ĉar foje prosperis al mi skribi por lia nomtago versaĵon, kiu enhavis laŭdon de lia severeco. Fine la gradoj el aliaj objektoj dependis de tio, ĉu miaj najbaroj bone al mi sufloris, aŭ, ĉu la libro, kuŝanta sur antaŭa benko, estis malfermita en ĝusta loko.

Sed la plej intimaj rilatoj ligis min kun la inspektoro. Tiu-ĉi homo tiel alkutimiĝis frapi

por elvoki min el la klaso dum la lecionoj, kaj

  1. Instruisto de religio.
  2. nesufiĉaj gradoj.