-19-
vidi min post la lecionoj, ke li estis sincere maltrankvila, se en iu semajno mi ne rememorigis lin pri mia ekzisto.
— Leśniewski!—li ekvokis iutage, ekvidinte ke mi jam iras el la klaso hejmen.—Leśniewski!... do kial vi ne restas?...
— Mi ja faris nenion malbonan — respondis mi.
— Kion mi aŭdas, do vi ne estas enskribita en la tagolibron?
— Vere, kiel mi amas la patron!
— Kaj vi sciis la lecionojn?...
— Oni min hodiaŭ tute ne demandis!...
La inspektoro enpensiĝis.
— Ĉi tie estas io kaŝita!—li flustris.—Aŭskultu, Leśniewski, restu ĉi-tie momenton.
— Mia ora sinjoro inspektoro, mi estas ja neniel kulpa!.. Vere, kiel mi amas Dion!...
— A-ha!.. jen vi, juras azeno!.. Do venu tuj!.. Kaj se vi efektive faris nenion malbonan, tiam—ni faros la kalkulon alifoje!..
Ĝenerale mi havis ĉe la inspektoro malfermitan krediton, per kio mi akiris en la lernejo certan popularecon, tiom pli efektivan, ke ĝi stimulis neniun al konkurado.
Inter kelkdeko da unuaklasanoj, el kiuj unu razis jam siajn lipharojn per efektiva razilo, tri ludis dum tutaj tagoj kartojn sub la