Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-21-

Tamen Juzjo havis monon, po ses ĝis dek groŝoj[1] ĉiutage. Por tiu mono li estis aĉetonta por si, dum la pauzo, du bulkojn kaj kolbaseton. Sed ĉar li estis persekutata de ĉiuj, do li, Volante sin asekuri eĉ iomete, aĉetis kutime kvin bulkojn kaj disdonis ilin al plej fortaj kolegoj, ke ili havu favorajn korojn por li.

Tiu imposto malmulte utilis al li, ĉar ekster la kvin favorigitaj estis trifoje tiom da nepacigitaj. Do ili turmentis lin senĉese. Iu ekpinĉis lin, alia ektiris je la haroj, alia ekpikis lin, la kvara „resortfrapis“ lian orelon, kaj la plej malkuraĝa nomis lin almenaŭ—ĝibulo.

Juzjo nur ridetis je tiuj kolegaj ŝercoj; iafoje li petis: lasu jam trankvile!... kaj iafoje li eĉ nenion diris, nur li apogis la vizaĝon je siaj malgrasaj manplatoj kaj ĝeme ploris.

La kolegoj vokis tiam: rigardu! kiel lia ĝibo skuiĝas!... kaj ili turmentis lin ankoraŭ pli obstine.

Komence mi atentis malmulte la ĝibuleton, kiu ŝajnis al mi malvigla. Sed foje, tiu granda kolego, kiu razis jam siajn lipharojn, sidiĝis malantaŭ Juzjo kaj komencis risortfrapi

liajn ambaŭ orelojn, La ĝibulo tremis de plo-

  1. pola groŝo=5 spesoj.