Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-22-

rego, kaj la tuta klaso ridis plengorĝe. Tiam kvazaŭ io ekpikis mian koron. Mi kaptis la malfermitan poŝtranĉilon kaj la grandulaĉon, kiu resortfrapis la gibuleton, mi puŝis per ĝi en la manon, kriante, ke: mi same faros al ĉiu, kiu tuŝos Juzjon eĉ per unu fingro!..

E1 mano de l' grandulaĉo ekŝprucis sango, li paliĝis kiel kreto, kaj ŝajnis, ke li svenos. La tuta klaso subite ĉesis ridi kaj poste komencis krii: li meritis tion, li ne turmentu kriplulon! En tiu-ĉi momento eniris la instruisto, kaj sciiĝinte, ke mi vundis kolegon per tranĉilo, li volis venigi la inspektoren kun pedelo kaj vergo. Sed ĉiuj komencis propeti pri mi, eĉ la vundita grandulaĉo; do ni kisis unu la alian: unue mi kun la grandulaĉo, poste li kun Juzjo, poste Juzjo kun mi, kaj—tiamaniere mi eliris el la afero sendifekte.

Mi rimarkis, ke dum la tuta leciono la ĝibuleto direktadis la kapon en mian flankon, kredeble tial, ke dum tiu tempo li ricevis neniun risortfrapon. Dum la paŭzo ankaŭ neniu lin turmentis, kaj kelkaj deklaris, ke ili defendos lin. Li dankis al ili, sed — li kuris al mi kaj Volis doni al mi buterbulkon. Mi ne akceptis, do li iom hontiĝis, kaj poste li diris mallaŭte:

— Aŭdu, Leśniewski, mi diros al vi sekreton.