Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-23-

— Parolu!—mi respondis —sed rapide...

La ĝibuleto konfuzigis, kaj poste li demandis:

— Ĉu vi jam havas amikon?..

— Ĉu mi lin bezonas?..

— Ĉar, se vi volus, mi povus esti via amiko. Mi ekrigardis lin fiere. Li konfuziĝis ankoraŭ pli kaj li ree demandis per sia delikata, mallaŭtigita voĉeto:

— Kial vi ne volas, ke mi estu via amiko?

— Ĉar mi ne komunikigas kun tiaj malvigluloj, kiel vi!—mi respondis.

La nazeto de la ĝibuleto bluiĝis pli ol kutime. Li volis jam foriri, sed li turnis sin ankoraŭ foje al mi, dirante:

— Tiam eble vi volas, ke mi sidu apud vi?.. Aŭdu, mi atentas, kian taskon donas la instruistoj; mi farus anstataŭ vi la ekzemplojn... Mi scipovas bone suflori...

Tiu-ĉi argumentado ŝajnis al mi grava. Post pripenso mi akceptis la ĝibulon en mian benkon, kaj mia najbaro konsentis, por kvin bulkoj, cedi al li sian lokon.

Jam posttagmeze Juzjo translokiĝis al mi. Li estis mia plej sincera helpanto, konfidato kaj laŭdanto. Li elserĉadis la vokablojn kaj faris ĉiujn tradukojn; li notis la taske-donitajn ekzemplojn; li portis la inkujon, plumojn kaj krajonojn por ni ambaŭ. Kaj kiel bone li su-