-24-
floris! — Dum mia lerneja tempo multaj al mi sufloris;. kelkaj eĉ devis genui pro tio, sed neniu estis en tiu-ĉi arto eĉ komparebla kun Juzjo. En suflorado la ĝibuleto estis majstro, ĉar li scipovis paroli, kunpreminte la dentojn, kaj li faris samtempe tian senkulpan mienon, ke neniu el la profesoroj eĉ suspektis ion...
Ĉiufoje, kiam mi estis fermita en karcero, la gibuleto alportis al mi kaŝe panon kaj viandon el sia tagmanĝo. Kaj se mi havis ian pligrandan malagrablon, tiam, kun larmoj en okuloj, li certigadis la kolegojn, ke mi toleros nenian al mi farotan maljustaĵon.
— Ho! ho!—li diris—Kazjo estas forta. Se li kaptos la pedelon je la ŝultroj, li jetos lin teren kiel plumon. Ne timu!
Efektive, miaj kolegoj ne timis, sed li, mizerulo, timis por ni ambaŭ.
Se la ĝibuleto ne bezonis atenti dum iu leciono, tiam li diris al mi komplimentojn:
— Mia Dio... se mi estus tiel forta, kiel vi!.. Mia Dio!.. se mi estus tiel kapabla... Sciu, ke se vi nur volus, post monato vi fariĝus la unua lernanto...
Iutage, tute surprize, la instruisto de lingvo germana alvokis min al la katedro. La terurita Juzjo havis apenaŭ la tempon suflori al mi, ke: al la kvara deklinacio apartenas ĉiuj