Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-25-

substantivoj virinseksaj, ekzemple: die Frau — la sinjorino...

Mi eliris per firma paŝo kaj kun granda certeco mi sciigis la instruiston, ke al la kvara deklinacio apartenas ĉiuj substantivoj virinseksaj, ekzemple: die Frau—la sinjorino... Sed ĉe tio finiĝis mia sciado.

La profesoro ekrigardis en miajn okulojn, balancis la kapon kaj ordonis traduki. Mi tralegis germane flue kaj laŭte unufojon, poste ankoraŭ pli flue—duan fojon, sed kiam mi komencis triafoje legi la saman fragmenton, la instruisto ordonis al mi reiri sur mian lokon.

Revenante al mia benko, mi ekvidis, ke Juzjo tre atente rigardas la krajonon de la profesoro kaj ke li havas tre ĉagrenigitan mienon.

Instinkte mi demandis la ĝibuleton:

— Ĉu vi ne scias, kian gradon li donis al mi?

— Ĉu mi povas scii?..—eksopiris Juzjo.

— Sed kio ŝajnas al vi?

— Mi—diris la ĝibuleto—donus al vi kvinon, nu—cetere kvaron, sed li...

— Kaj li, kiom li donis al mi?... — mi demandis.

— Ŝajnas al mi, ke — unuon... Sed tiu-ĉi azeno, kion li scias!.. respondis Juzjo, per voĉo, en kiu sonis profunda konvinko.