Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-26-

Malgraŭ sia malfortikeco, la knabeto estis tre laborema kaj kapabla. Mi legis kutime en la klaso romanojn, kaj li aŭskultis la prelegon kaj poste li ripetis ĝin al mi.

Foje mi demandis lin, pri kio parolis nia instruisto de zoologio?

— Jen, pri tio — respondis la ĝibuleto kun mistera mieno, ke la kreskaĵoj estas similaj al bestoj.

— Malsaĝa li estas—mi respondis.

— Tamen!—diris la ĝibuleto—li estas prava. Mi jam komprenas lin iomete.

Mi komencis ridi kaj mi diris:

— Nu, se vi estas tiel saga, do diru al mi: per kio similas la saliko al la bovino?

La knabo enpensigis kaj komencis paroli malrapide:

— Rigardu — la bovino kreskas, kaj la saliko ankaŭ kreskas...

— Kaj kio plu?.,

— La bovino nutras sin, kaj la saliko nutras sin per la sukoj el la tero...

— Kaj kio plu?..

La bovino estas virinseksa, nu—kaj la saiko[1] estas ankaŭ virinseksa — klarigis Juzjo.

— Sed la bovino svingas la voston—diris mi.

  1. En lingvo pola.