-27-
— Kaj la saliko svingas la branĉojn — rediris li.
Tia sumo da argumentoj malfortigis mian kredon je la ekzisto de diferenco inter bestoj kaj kreskaĵoj. La opinio mem plaĉis al mi, kaj de post tiu tempo vekiĝis en mi la amo al la zoologio, resumita en la libro de Pisulewski. Dank' al la argumentoj de la ĝibuleto, mi komencis el tiu-ĉi objekto ricevi kvinojn.
Iun tagon Juzjo ne venis en la lernejon, kaj la sekvantan tagon antaŭ tagmezo oni diris al mi, ke iu frapas por elvoki min el la klaso. Mi elkuris sur la koridoron malkvieta, kiel kutime en similaj okazoj, sed, anstataŭ la inspektoron, mi ekvidis korpulentan viron kun helruĝa vizaĝo, violkolora nazo kaj ruĝaj okuloj.
La nekonato ekparolis per voĉo iom raŭka:
— Vi, knabo, estas Leśniewski?
— Mi.
Li faris duonpaŝon, kvazaŭ ŝanceliĝante, kaj li aldonis:
— Vizitu mian filon, Juzjon, tiun ĝibhavan, vi scias? Li estas malsana, ĉar antaŭhieraŭ oni sur lin iom surveturis...
Li ree ŝanceliĝis, ekrigardis min per siaj Vagaj okuloj kaj foriris, piedfrapante laŭte la plankon. Mi eksentis, kvazaŭ iu verŝus sur min bolantan akvon. Ŝajnis al mi, ke mi pli