Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-28-

ĝuste devus esti surveturita, sed ne tiu-ĉi kompatinda ĝibuleto, li — tiel bona kaj malfortika.

Posttagmeze okazis libertempo... Mi ne iris jam hejmen tagmanĝi, sed mi kuris rekte al Juzjo.

Li loĝis kun sia patro ĉe fino de la urbo, en du ĉambretoj de teretaĝa domo. Kiam mi eniris, mi ekvidis la ĝibuleton kuŝantan sur mallonga liteto. Li estis sola, tute sola. Li spiris malfacile kaj tremis de malvarmo, ĉar la forno ne estis hejtita. Liaj pupiloj tiel vastiĝis, ke li havis preskaŭ nigrajn okulojn. En la ĉambreto estis sentebla humideco, kaj el la tegmento falis gutoj de degelanta glacio. Mi kliniĝis super la lito kaj demandis:

-- Kio okazis al vi, Juzjo?

Li vigliĝis iom, malfermis la buŝon, kvazaŭ por rideto, sed-li nur ekĝemis. Li prenis mian manon per siaj sekiĝintaj manetoj kaj komencis paroli:

— Mi verŝajne mortos... Sed mi timas tiel... sola... do mi petis, ke vi venu... Tio... daŭros... ne longe, kaj al mi estos iom pli gaje...

Ankoraŭ neniam Juzjo ŝajnis al mi tia, kiel hodiaŭ. Ŝajnis al mi, ke el kriplulo fariĝas grandegulo.

Li komencis obtuze ĝemi kaj tusi, ĝis el