Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-29-

lia buŝo eliĝis rozkolora ŝaŭmo. Poste li fermis la okulojn kaj spiris malfacile, kaj de tempo al tempo li tute ne spiris. Se mi ne sentus la premon de liaj varmegaj manetoj, mi opinius, ke li mortis.

Tiel ni sidis unu, du, tri horojn — silentante.

Mi preskaŭ perdis la kapablecon pensi; Juzjo ekparolis malofte kaj kun granda peno. Li diris al mi, ke sur lin surveturis de malantaŭe ia veturigilo, ke lin ekdoloris terure la spino, sed ĝi jam ne doloras, ke la patro forpelis hieraŭ la servistinon, kaj hodiaŭ li foriris serĉi alian...

Poste, ne liberigante mian manon, li petis ke mi diru la tutan preĝareton Mi diris ĝin, kaj kiam mi komencis: „Kiam matenruĝo brilas“[1], li interrompis min:

— Diru ankaŭ — „Tutan nian taglaboron"...[2] Mi morgaŭ jam verŝajne ne vekiĝos...

La suno subiris, fariĝis ia griza nokto, ĉar malantaŭ la nuboj lumis la luno. En la domo malestis kandelo, cetere mi eĉ ne intencis ĝin ekbruligi. Juzjo estis ĉiam pli maltrankvila,

li deliris kaj nur momente li rekonsciiĝis.

  1. preĝokanto matena
  2. preĝokanto vespera