Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-30-

Estis jam malfrue, kiam el flanko de la strato ekfrapis bruege la pordeto. Iu trairis la korton, kaj, fajfante malfermis la pordon de nia ĉambro.

— La paĉjo?—ekĝemis la ĝibuleto. Jes, mia filo! — respondis la alveninto per raŭka voĉo.—Kiel vi fartas? Certe pli bone!.. Tiel devas esti!.. Ĉiam kuraĝe, mia filo...

— Paĉjo... mankas lumo...—parolis Juzjo.

— Malsaĝa—lumo!.. Jen kiu estas?... li ekvokis, faletante ĉe mi.

— Estas mi...—mi rediris.

— Ha! Lukasedzino? bone!... Dormu hodiaŭ, kaj morgaŭ—vi ricevos de mi batojn... Mi estas guberniestro!... Rum' jamajka!..

— Bonan nokton, paĉjo!.. bonan nokton!.. flustris Juzjo.

— Bonan nokton, bonan nokton, mia infano!. rediris la alveninto, kaj,—kliniĝinte super la lito — li kisis mian kapon. Mi sentis, ke sub la brako li havis botelon.

— Dormu bone, li aldonis — kaj morgaŭ marŝu en la lernejon!.. Paŝe maarrŝ!.. Rum jamajka!.. li ekkriis kaj foriris en la alian ĉambron.

Tie li peze sidiĝis, kredeble sur kofron, li ekbatis per kapo la muron, kaj post mo-