Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-32-

— Juzjo mortis!.. ripetis mi tute tremante.

La homo brue moviĝis sur la kofro kaj ekkriis:

— Foriĝu el ĉi-tie, vi malsagulo!.. Mi, lia patro, scias pli bone, ĉu li mortis!.. Vivu la sinjoro guberniestro'.. Rum jamajka!..

Mi terure ektimis kaj forkuris.

Dum la tuta nokto mi ne povis dormi, mi frostetremis kaj iaj sonĝaj vidaĵoj min turmentis. Matene pririgardis min la mastro de nia pensiono kaj li diris, ke mi havas febron, ke mi verŝajne infektis min de la surveturita Juzjo kaj — li ordonis starigi sur mian sakron dekdu tranĉkupojn. Post apliko de tiu-ĉi kuracilo sekvis, kiel diris la mastro, tia krizo, ke mi dum tuta semajno kuŝis en lito.

Mi ne ĉeestis la enterigon de Juzjo, kiun akompanis nia tuta klaso kun la instruistoj kaj la pastro-prefekto. Oni diris al mi, ke li havis nigran veluran ĉerkon, tiel malgrandan kiel violonkesteto.

La patro ploris terure, kaj sur la tombejo li kaptis la ĉerkon kaj volis forkuri kun gi. Sed malgraŭ tio oni Juzjon enterigis, kaj lian patron la komisario kun policisto forkondukis el la tombejo.

Kiam unuafoje mi ree venis en la lernejon, oni diris al mi, ke iu homo ĉiutage demandas