-33-
pri mi. Kaj efektive je la dekunua horo mi estis elvokita.
Mi eliris — malantaŭ la pordo staris la patro de la mortinta Juzjo. Li havis vizaĝon helviolkoran kaj la nazon cindrogrizan. Li estis
tute sobra, nur lia kapo kaj liaj manoj tremis.
Tiu-ĉi homo prenis min je la mentono kaj longe li rigardis atente en miajn okulojn, kaj poste li diris subite:
— Vi defendis Juzjon kiam oni lin turmentis en la klaso?..
— Ĉu tiu ĉi maljunulo freneziĝis? — mi ekpensis, sed mi respondis al li nenion.
Li ĉirkaŭprenis per manoj mian kolon kaj kisis kelkfoje mian kapon, murmuretante;
— Dio vin benu... Dio vin benu!.. Li ellasis mian kapon kaj demandis refoje:
— Vi estis ĉe lia morto?.. Diru al mi la veron, ĉu li tre suferis?
Subite li repaŝis kaj diris rapide:
— Aŭ nenion... diru jam nenion al mi!.. Ho, neniu scias, kiel mi estas malfeliĉa!..
E1 liaj okuloj komencis flui larmoj. Li kaptis ambaŭmane sian kapon, deturnis sin de mi kaj kuris al la ŝtuparo, kriante:
— Malfeliĉa mi!.. mizera... mizera...
Li kriis tiel laŭte, ke sur la koridoron eli-