Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-34-

ris la profesoroj. Ili rigardis lin, balancis la kapojn kaj ordonis, ke mi reiru en la klason.

Vespere iu makleristo alportis en la pensionon sufiĉe grandan kofron por mi, kaj karteton kun nur tiu-ĉi surskribo:

„De la malfeliĉa Juzjo—memoraĵo".

En la kofro estis multo da belaj libroj, post la mortinta Juzjo, kaj inter aliaj: Libro de la mondo, Historio de Cezaro Cantu, Don Quichot, Drezdena Galerio kaj multaj aliaj. Tiuj ĉi libroj vekis en mi pasian deziron al pli serioza legado.

Estis jam printempo, kiam mi unuafoje ekiris sur la tombon de Juzjo. Ĝi estis tiel malgranda kaj ĝibigita, kiel li mem, Mi ekvidis, ke iu ĉirkaŭplantis ĝin per verdaj branĉetoj. Kelke da paŝoj pli malproksime, inter la herbo, mi trovis kelke da boteloj kun la surskribo: Rum Jamaica. Mi sidis ĉirkaŭ unu horon, sed mi ne diris al Juzjo, kian taskon ni ricevis por la leciono, ĉar mi mem ne sciis, kaj li tion ne demandis.

Post semajno mi ree iris sur la tombejon. li tion ne demandis. Ree mi ekvidis branĉetojn, freŝe fiksitajn en la tombon de Juzjo, kaj inter la herbo —ree mi trovis kelke da tutaj kaj da ekrompitaj boteloj.

En komenco de la monato Majo disvastiĝis en la urbo neordinara novaĵo. Jen matene,