Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-35-

ĉe la tombo de Juzjo, oni trovis la malvivan korpon de lia patro. Apud §i kuŝis duone malplenigita botelo kun la surskribo: Rum Jamaica.

La kuracistoj diris, ke tiu homo mortis je anevrismo. Tiuj okazintaĵoj reagis sur min strangamaniere. De post tiu tempo la societo de miaj kolegoj fariĝis peza por mi, kaj iliaj kriemaj amuzoj enuigis min. Tiam mi enprofundiĝis en la legadon de la libroj, kiujn al mi postlasis Juzjo, aŭ mi sekrete kuris malantaŭ la urbon, en la kavojn kovritajn per arbustaro, kaj vagante tie, mi meditis—Dio mem scias—pri kio. Ofte mi demandis min, kial Juzjo pereis tiel mizere, kaj kial lia patro estis tiel soleca, ke li eĉ devis premi sin karese al la tombo de la filo?

Mi sentis, ke la plej granda malfeliĉo estas la forlasiteco kaj mi komprenis, kial la kompatinda ĝibuleto serĉis amikon.

Mi ankaŭ bezonis nun amikon. Sed inter la kolegoj iakaŭze neniu estis laŭ mia gusto. Mi rememorigis al mi mian fratinon. Ne!... la fratino ne anstataŭos amikon.

La kolegoj diris pri mi, ke mi sovaĝiĝis, kaj la mastro de nia pensionejo havis jam nenian dubon pri tio, ke mi fariĝos granda krimulo.